MARKSO, BAKUNIN KAJ LA UNUA INTERNACIO

La malsamaj opinioj reprezentitaj de Karlo Markso kaj Mihail Bakunin pri tio, kio devus esti kaj kiel organizi la naskiĝantan laboristan movadon ne nur signis la propran disvolviĝon de la Unua Internacio, de la Internacia Laborista Asocio (ILA), sed ankaŭ estis esprimo de la du grandaj tendencoj, kiuj poste signos la vojon de la laborismo.

Unu estas la tiel nomita politika kaj aŭtoritatema tendenco de la socialismo, unue marksisma, poste socialdemokrata de la 2a Internacio, poste kaj fine, komunisma de la 3a Internacio, subtenita de Sovetio kaj ties subulo, la Ruĝa Sindikata Internacio. La alia estas la kontraŭaŭtoritatema, kolektivisma unue, anarkikomunisma poste, revolucia sindikatisma pli malfrue, kaj fine anarkisindikatisma. La internacia organizo de ĉi tiu dua tendenco estis ILA. Kreita je 1864 kaj rekonstruita en Berlino fine de 1922.

La kontraŭstaro pasis al la historio centrita ĉirkaŭ la figuroj de du el la maksimumaj reprezentantoj de ambaŭ tendencoj, ĝis tia grado, ke oni atribuas al ĝi ĉefan rolon pri la dekadenco kaj neniigo de la unua ILA. Nuntempe ĝi estigas multnombrajn verkojn en kiuj la estimojn kaj la malestimojn oni disdonas laŭ egalaj partoj, depende de la aŭtoro. Sufiĉas ekrigardi interreton.

Kiel kutimas okazi en ĉi tiuj aferoj, kaj pli temante pri organizoj, la koloroj de ĉiu ne nur estas blankaj aŭ nigraj. Ili pli ĝuste trairas ĉiujn gamojn de grizaj el la koloraro. Tio estas, ke se oni akuzas la bakuninistojn realigi ĉiun tipon de intrigoj kaj personaj atakoj, ankaŭ oni povas akuzi la marksistojn realigi la samajn praktikojn. Same okazas kun la doktrina perspektivo aŭ la analizo pri la okazintaj faktoj. Tiel ĉi tiu 2014 estas la 200a datreveno de la naskiĝo de Bakunin, kaj ankaŭ estas la 150a datreveno de la fondiĝo de ILA en Londono.

Tiel do, el ĉi tiu komenco, ni povas studi la kontraŭstaron Markso-Bakunin el triobla vidpunkto: la kunteksto en kiu okazis la naskiĝo de la organizita laborismo, iliaj personecoj kaj la influo de iliaj proponoj en la evoluo de la laborista movado.

La kunteksto

ILA estis la unua provo krei laboristan internacian organizon, la kulmino de longa proceso, kies radikojn oni povas trovi tridek jarojn antaŭe. Ĝia kreo estas la esprimo de la konsciiĝo, kiel socia grupo, de la laboristoj kaj en ĝia interno ekzistis diversaj grupoj, tendencoj, tradicioj. De la kontinentaj komunistoj ĝis la britaj sindikatistoj, sen forgesi la italaj garibaldi-anoj aŭ mazzini-anoj. Ankaŭ ĉeestis organizoj jam ekzistantaj kaj unuopuloj. Ĉiujn kunigis la ideo, esprimita de Markso en lia konata manifesto de 1848, sintezita de la frazo: Proletoj el ĉiuj landoj, kuniĝu! Tio estas, rompiĝis la antaŭaj ligoj kun la burĝaj organizoj kaj oni internacie alfrontis ilin. La laborista mondo havos sian propran organizon. Tial la spektemo kaj la timo kun kiuj ĝi estis ricevita.

De la unua momento oni rimarkis la diferencojn inter la proponoj reprezentitaj de Markso, kiu atingis la gvidadon de la organizo per ĝia Ĝenerala Konsilantaro kun restadejo en Londono, kaj la kontraŭaŭtoritatemuloj, precipe la francaj grupoj de prudona orientiĝo. Se la marksisma tendenco baziĝis sur la sekcio de la ĉiopova germana socialdemokratio, depost 1868 ĝiaj oponantoj kalkulis je la ĉeesto de Bakunin, kiu kune kun sia Internacia Alianco de la Socialisma Demokratio aliĝis al la Internacio.

ILA ne hazarde aperis en kunteksto de krizo kaj milita medio. Je 1870 Francujo kaj Prusujo ekmilitis. La malvenko de Francujo de Napoleono la 3a estigis la proklamon de la 3a Respubliko kaj, en marto de 1871, la parizan Komunumon. Estis limŝtonoj, estis aliaj, kiel tiu de la rusa Neĉajev, en kiuj konkretiĝis la interpretaj diferencoj pri la agado inter ambaŭ tendencoj. Ilin ĉefrolis aferoj, kiel la defendo de la patrujo fare de la marksistoj kaj la tutslavismon de Bakunin, la rolo de la Komunumo kaj ties ŝanco. Ne estis la unua fojo. Je 1869, dum la kongreso de Bazelo, ili jam kontraŭstaris unu la alian pri la afero de la laborista partopreno en politiko kaj la kreo de laborista partio. La akuzoj de aventuremo kaj aŭtoritatemo ripetiĝis.

Je 1872 ILA kunvenis en Hago kaj la marksisma tendenco sukcesis, ke la bakuninistoj estu forpelitaj. La rompo estis finfarita. Samjare la forpelitoj kunvenis en Saint-Imiero. Malmultan estonton havis ambaŭ internacioj. Tiu marksisma, kiu translokis la Ĝeneralan Konsilantaron en Nov-Jorkon, klopodante teni ĝin sub sia kontrolo, malvigle postvivis ĝis sia formala malapero je 1876. La bakuninisma ankaŭ ne havis multe pli da vivo. Je 1877 okazis ĝia lasta kunveno en Gento.

Markso kaj Bakunin

Certe la vivo de la socioj dependas de strukturaj kialoj kaj cirkonstancaj situacioj. Tamen oni ne devas forgesi, ke gehomoj ĉefrolas ilin kaj, ke ilia personeco kaj agmaniero havas sian propran rolon. Ke oni simboligas per Karlo Markso kaj Mihail Bakunin la doktrinajn kaj organizajn diferencojn de la unua laborista movado ne estas, sekve, nura kopio de historio pri «gravuloj», estu reĝoj, politikistoj aŭ laboristaj estroj. Ekzistis ideologiaj kaj organizigaj diferencoj, sed ankaŭ intervenis iliaj karakteroj, personaj aferoj, originoj kaj kulturaj antaŭjuĝoj.

Ŝajnas, ke ili konatiĝis je 1844 en Parizo, kie ili bone rilatiĝis kvankam ne amikiĝis. Logike ĉar unu estis sentimentala idealisto kaj la alia doktrinema scienculo. Frue iliaj diferencoj aperis. Je 1848 ili kontraŭstaris pro la slavaj ribeloj kontraŭ la germana regado. La ruso kaj la germano elterigis siajn milithakilojn. Markso akuzis Bakunin-on de «rusa agento» kaj la dua la unuan de tutgermana kaj «koruptita de la povo». Pasis pli ol tri jarkvinoj ĝis kiam ili denove rekontiĝis kaj la diferencoj daŭris nun ene de ILA. La intelektulo kaj la agemulo denove kontraŭstaris.

Du fortaj unuopuloj, kiuj luktis por altrudi siajn kriteriojn kaj influis siajn samideanojn. Tial la rolo, kiun havis la novaĵoj pri la aktivecoj de unuj kaj aliaj por la disvolviĝo de la laborista movado. Ili ne estis la plej gravaj sed ja havis sian rolon. Ĉirkaŭ iliaj agadoj, iliaj personoj, kuris ĉiu tipo de onidiroj, informoj kaj kontraŭinformoj. Inkluzivita la lukto pro la gvidado kaj orientigo de ILA. La marŝo de la historio ne estas io nepre fremda al siaj ĉefroluloj.

Ankaŭ oni ne devas forgesi, ke ambaŭ estas «viroj» antaŭ ol «historiaj figuroj», kiuj reprezentis tendencojn. Iliajn agadojn oni ne povas vidi de la vidpunkto pri la absoluta vero aŭ pri signo de eterna identeco. Eĉ ne de la vidpunkto pri la konsekvencoj de iliaj proponoj. Verŝajne ludis siajn rolojn iliaj propraj necertecoj kaj pasio. Kiel nuntempe, ili lokiĝis en vojkruciĝo, kiun ili alfrontis per proponoj kaj projektoj.

La vojov de la laborismo

Sed super la personismoj kaj cirkonstancaroj tio, kio subkuŝis en la debato inter marksistoj kaj bakuninistoj estis la modelo kaj la vojoj sur kiuj disvolviĝos la naskiĝanta laborista internaciismo. Unuflanke, la centralizisma kaj politika de la londona Ĝenerala Konsilantaro gvidita de Markso. Aliflanke, la defendanta de la sendependenco de la sekcioj, la federaciisma kaj kontraŭa al la kreo de laboristaj partioj proponita de Bakunin. Lukto, kiu finfine eĉ kondiĉus la propran ekziston de ILA. La unua serĉis la konkeron de la politika potenco por enplanti la socialismon kun transira periodo de «diktaturo de la laboristaro». La dua deziris la detruon de la politika potenco kaj defendis la sindetenon kaj la nepartoprenon en tiu kampo.

Sub ĉi tiuj porcelaj kaj organizaj diferencoj subkuŝis aliaj. Unue la loko, kiun okupus «la aŭtoritato». Por Marx tio estis garantio de efikeco. Por Bakunin maniero eternigi la regadon sur la homoj. Due estas la rolo atribuita al la diversaj sociaj grupoj, kiel revoluciaj subjektoj. Por la unuaj estis la laborista klaso, la laboristaro, kiu ĉefrolus la proceson per la organizita ago laŭ la sciencaj principoj de la dialektika materiismo, doktrino spegulanta la interesojn de la laborista klaso. Por la bakuninistoj, ankaŭ la kamparanoj havis ludotan rolon kaj la agado, individua kaj kolektiva, konkurencis kontraŭ la «sciencaj» principoj. Sed ne nur la kamparanoj, sed ankaŭ individuoj apartenantaj al aliaj sociaj grupoj. Fronte al la marksisma ideologio de klaso, la anarkiismo gravigis la rolon de la individuo.

Bakunin mortis en julio de 1876 en Berno kaj Markso en Londono en marto de 1883. Hodiaŭ, 150 jarojn post la

kreo de ILA ni havas sufiĉan perspektivon por fari bilancon. Unue, finfine, la marksismaj proponoj plimulte venkis en la eŭropaj sindikatoj. La politika ago iom post iom transformiĝis ĝis sia nuntempa marĝena situacio. Kiam ili havis la ŝancon okupi la ŝtaton, kiel en Rusujo je 1917, finis disvolvante eksterman totalismon. Due, kie la bakuninismaj proponoj venkis, kiel en Hispanujo, la laborista asociemo daŭre estis la revolucia instiganto, kiu ĉefrolis la hispanan revolucion de 1936-1939.

José Luis Gutierrez Molina | Periódico CNT

Idioma: 

Tipo de contenido: