Paco en la dometoj, Milito en la Palacoj

La invado de Ukrainio fare de la rusa armeo estas nur la sekvo de fundamente nehoma geopolitika kaj ekonomia sistemo.

Sisteme puŝante la loĝantarojn kontraŭi unu la alian pere de naciismo inter si kaj farante la serĉadon de potenco kaj la serĉon de la plej bona profito la fina celo de ĉies vivo, tiu ĉi sistemo - Kapitalismo kaj ĝia aliancano la Ŝtato - neniigas ĉian solidarecon kaj puŝas al freneza individuismo.

Ĝi generas militon kaj barbarecon detruante la grandajn naturajn ekvilibrojn (klimato, biodiverseco, ktp.), kreante sanajn (Kovid, ktp.) kaj sociajn (malsatkatastrofoj, rabado de rimedoj, ktp.) krizojn.

Ni rifuzas eniri en ĉi tiun mortigan logikon kaj ni estas kun ĉiuj kuraĝaj kontraŭuloj, kiuj en Rusio kaj Belorusio, malgraŭ la tre brutala polica subpremo, kontraŭas ĉi tiun militan frenezon.

Ni solidare kun ĉia dizerto kaj ni alvokas Eŭropon malfermi siajn limojn al ĉiuj, kiuj fuĝas aŭ rifuzas partopreni en la milito.

Ni asertas, ke nur la socia revolucio kapablas konstrui alian estontecon per solidareco, justeco kaj libereco en paco.

En Ukrainio, Etiopio, Jemeno aŭ aliloke:

Pacon al la dometoj, milito al la palacoj!

CNT-AIT France

Idioma: 

Seccion: 

Tipo de contenido: